
======================================================================
LibreOfficeDev 4.3 LeguMin
======================================================================


Por la lastaj aktualigoj de ĉi tiu legumin-dosiero, rigardu je http://www.libreoffice.org/welcome/readme.html

Ĉi tiu dosiero enhavas gravajn informojn pri la LibreOfficeDev-programaro. Bonvolu detale legi ĉi tiujn informojn antaŭ ol ekinstali.

La LibreOfficeDev-komunumo respondecas pri la evoluigo de ĉi tiu produkto, kaj invitas vin konsideri partopreni kiel komunumano. Se vi estas nova uzanto, vi povas viziti la retejon de LibreOfficeDev, kie troviĝas multa informo pri la LibreOfficeDev-projekto kaj la komunumoj kiuj ekzistas ĉirkaŭ ĝi. Iru al http://www.libreoffice.org/.

Ĉu LibreOfficeDev vere estas libera por ĉiu uzanto?
----------------------------------------------------------------------

LibreOfficeDev estas libere uzebla de ĉiu. Vi rajtas preni ĉi tiun kopion de LibreOfficeDev kaj instali ĝin sur tiom ajn komputiloj kiom vi ŝatas, kaj uzi ĝin ial ajn kial vi ŝatas (inkluzive por komerca, registara, publikadministra kaj eduka uzo). Por pliaj detaloj vidu la permesilan tekston liveritan kune kun LibreOfficeDev-elŝutaĵo.

Kial LibreOfficeDev estas libera por ĉiu uzanto?
----------------------------------------------------------------------

Vi povas uzi ĉi tiun kopion de LibreOfficeDev nuntempe sen kostoj ĉar individuaj kontribuantoj kaj kompaniaj sponsoroj planis, evoluigis, testis, tradukis, dokumentis, subtenis, enmerkatigis, kaj helpis multmaniere por fari de LibreOfficeDev tion, kio ĝi estas hodiaŭ - la mondgvida liberfonta oficeja programaro.

Se vi aprezas iliajn strebojn, kaj volas certigi ke LibreOfficeDev daŭre estu disponebla en la fora estonteco, bonvolu konsideri kontribui al la projekto. Rigardu ĉe http://www.documentfoundation.org/contribution/ por detaloj. Ĉiu povas iel kontribui.

----------------------------------------------------------------------
Notoj pri instalado
----------------------------------------------------------------------

LibreOfficeDev bezonas antaŭnelongan version de Ĝava-rultempa medio (JRE) por tuta funciado. JRE ne estas parto de la -instala pakaĵo de LibreOfficeDev; necesas aparte instali ĝi.

Bezonoj de sistemo:
----------------------------------------------------------------------

Ĝenerale, ni rekomendas ke vi instalu je LibreOfficeDev laŭ la instalaj metodoj rekomenditaj de via Linuksa distribuaĵo (ekzemple Ubuntu-programcentro, okaze de Ubuntu-Linukso). Tio plejofte estas la plej simpla metodo atingi instalaĵon kiu estas optimume integrita en via sistemo. Vere, LibreOfficeDev eble estis jam instalita apriore kiam vi unue instalis vian linuksan mastruman sistemon.

Ĉi tiu aparta LibreOfficeDev-instalilo estas liverita por uzantoj kiuj bezonas antaŭvidojn, havas specialajn bezonojn, kaj por neordinaraj kazoj.

* Linuksa kerna versio 2.6.18 aŭ pli alta;
* glibc2 versio 2.5 aŭ pli alta;
* freetype versio 2.2.0 aŭ posta;
* gtk versio 2.10.4 aŭ pli alta;
* Gnomo 2.16 aŭ pli alta, kun la pakaĵoj gail 1.9 kaj at-spi 1.7, (bezonataj por subteno de iloj de asista teknologio [AT]), aŭ alia kongrua GUI (ekzemple KDE, aŭ alia).

Ekzistas vasta gamo da Linuksdistribuoj, kaj eĉ interne de la sama distribuo povas ekzisti diversaj instalagordoj (KDE, Gnomo, k.t.p.). Kelkaj distribuoj liveras sian propran 'indiĝenan' version de LibreOfficeDev, kiu eble havas aliajn eblojn ol ĉi tiu Komunuma LibreOfficeDev. Iukaze vi povas instali la Komunuman LibreOfficeDev paralele al la 'indiĝena' versio. Tamen, ordinare estas pli sekure forigi la 'indiĝenan' version instalonte ĉi tiun Komunuman version. Konsultu la dokumentaron de via distribuo pri detaloj kiel fari ĉi tion.

Estas rekomendite ke vi ĉiam faru restaŭrkopion de via sistemo forigonte aŭ instalonte programaron.

Bonvolu certigu ke vi havs sufiĉan liberan memoron en la dumtempa dosierujo sur via sistemo kaj ke legaj, skribaj kaj rulaj alirorajtoj estas ceditaj. Fermu ĉiujn aliajn programojn antaŭ startado de la instalo.

Instali je LibreOfficeDev en Debian/Ubuntu-bazitaj Linuksaj sistemoj
----------------------------------------------------------------------

Por instrukcioj pri kiel instali lingvan pakaĵon (instalinte la usonanglan version de LibreOfficeDev), bonvolu legi la sekvan sekcion nomitan Instali Lingvan Pakaĵon.

Kiam vi malpakas la elŝutitan arĥivon, vi vidos ke la enhavo estas maldensigita en subdosierujon. Malfermu dosieradministrilan fenestron, kaj ŝanĝu dosierujon al tiu kies nomo komenciĝas per "LibreOffice_", sekvata de la versionumero kaj platforma informo.

Ĉi tiu dosierujo enhavas subdosierujon nomitan "DEBS". Ŝanĝu dosierujon al la dosierujo "DEBS".

Dekstre alklaku en la subdosierujo kaj elektu je "Malfermi en terminalo". Terminala fenestro malfermiĝos. En la komanda linio de la terminala fenestro, enigu la jenan komandon (ĝi invitos vin enigi vian ĉefuzantan pasvorton antaŭ ol la komando ruliĝos).

La sekvaj komandoj instalos LibreOffice kaj la labortablajn integrajn pakaĵojn. (Vi povas simple kopii kaj alglui ilin en la terminalon anstataŭ provi tajpi ilin).

sudo dpkg -i *.deb

La instalado nun estas finita, kaj vi devus havi bildsimbolojn por ĉiuj LibreOfficeDev-aplkiaĵoj en la menuo Aplikaĵoj/Oficejo de via labortablo.

Instali je LibreOfficeDev en Fedora, openSUSE, Mandriva kaj aliaj Linuksaj sistemoj kiuj utiligas RPM-pakaĵoj
----------------------------------------------------------------------

Por instrukcioj pri kiel instali lingvan pakaĵon (instalinte la usonanglan version de LibreOfficeDev), bonvolu legi la sekvan sekcion nomitan Instali Lingvan Pakaĵon.

Kiam vi malpakas la elŝutitan arĥivon, vi vidos ke la enhavo estas maldensigita en subdosierujon. Malfermu dosieradministrilan fenestron, kaj ŝanĝu dosierujon al tiu kies nomo komenciĝas per "LibreOffice_", sekvata de la versionumero kaj platforma informo.

Ĉi tiu dosierujo enhavas subdosierujon nomitan "RPMS". Ŝanĝu dosierujon al la dosierujo "RPMS".

Dekstre alklaku en la subdosierujo kaj elektu je "Malfermi en terminalo". Terminala fenestro malfermiĝos. En la komanda linio de la terminala fenestro, enigu la jenan komandon (ĝi invitos vin enigi vian ĉefuzantan pasvorton antaŭ ol la komando ruliĝos).

Por sistemoj bazitaj sur Fedora: su -c 'yum install *.rpm'

Por sistemoj bazitaj sur Mandriva: sudo urpmi *.rpm

Por aliaj RPM-bazitaj sistemoj (openSUSE, ktp.): rpm -Uvh *.rpm

La instalado nun estas finita, kaj vi devus havi bildsimbolojn por ĉiuj LibreOfficeDev-aplkiaĵoj en la menuo Aplikaĵoj/Oficejo de via labortablo.

Aŭ, vi povas uzi la skripton 'install', kiu troviĝas en la plejaltnivela dsoierujo de ĉi tiu arĥivo, por instali kiel uzanto. La skripto agordos je LibreOfficeDev havi sian profilon por ĉi tiu instalaĵo, aparte de via normala LibreOfficeDev-profilo. Notu ke tio ne instalos la sistemintegrajn partojn, ekzemple la labortablajn menuerojn kaj labortablajn MIME-tipajn registrojn.

Notoj pri labortabla integrado por linuksaj distribuoj ne traktitaj en la supraj instrukcioj pri instalado.
----------------------------------------------------------------------

Devus ebli facile instali je LibreOfficeDev en aliaj Linuksaj distribuoj ne specife traktitaj en ĉi tiuj instrukcioj. La ĉefa aspekto por kiu diferencoj eble troviĝos, temas pri labortabla integrado.

La dosierujo RPMS (aŭ DEBS respektive) ankaŭ enhavas pakaĵon nomitan libreoffice4.1-freedesktop-menus-4.1.0-3.noarch.rpm (aŭ libreoffice4.1-debian-menus_4.1.0-3_all.deb, aŭ similan). Ĉi tiu estas pakaĵo por ĉiuj linuksaj distribuoj kiuj subtenas la specifojn/rekomendojn de Freedesktop.org (http://en.wikipedia.org/wiki/Freedesktop.org), kaj liverita por instalado en aliaj linuksaj distribuoj ne traktitaj en la antaŭaj instrukcioj.

Instali lingvan pakaĵon
----------------------------------------------------------------------

Elŝutu la lingvan pakaĵon por via dezirataj lingvo kaj platformo. Ili disponeblas el la sama loko kiel la ĉefa instala arĥivo. De la dosieradministrilo Nautilus, eltiru la elŝutitan arĥivon en dosierujon (ekzemple via labortablo). Certigu ke vi eliris ĉiujn LibreOfficeDev-aplikaĵojn (inkluzive QuickStarter, se ĝi estas startigita).

Ŝanĝu dosierujon al tiu dosierujo en kiu vi eltiris vian elŝutitan lingvan pakaĵon.

Nun ŝanĝu dosierujon al tiu dosierujo kreita dum la eltirado. Ekzemple, por la franca lingva pako por 32-bita Debian/Ubuntu-bazita sistemo, la dosierujo estas nomita LibreOffice_, plus versia informo, plus Linux_x86_langpack-deb_fr.

Nun ŝanĝu dosierujon al la dosierujo kiu enhavas la pakaĵojn instalotajn. En Debian/Ubuntu-bazita sistemo, la dosierujo estos DEBS. En Fedora, Suse aŭ Mandriva-sistemo, la dosierujo estos RPMS.

En la dosieradministrilo Nautilus, dekstre alkalku la dosierujon kaj elektu la komandon "Malfermi en terminalo". En la ĵus malfermita terminala fenestro, rulu la komandon por instali la lingvan pakaĵon (kun ĉiuj subaj komandoj, ĝi eble invitos vin enigi vian ĉefuzantan pasvorton):

Por Debian/Ubuntu-bazitaj sistemo: sudo dpkg -i *.deb

Por sistemoj bazitaj sur Fedora: su -c 'yum install *.rpm'

Por sistemoj bazitaj sur Mandriva: sudo urpmi *.rpm

Por aliaj RPM-uzantaj sistemoj (openSUSE, etc.): rpm -Uvh *.rpm

Nun startigu iun el la aplikaĵoj de LibreOfficeDev, ekzemple Verkilo. Iru al la menueroj Iloj > Agordaĵoj. En la dialogo Agordoj, alklaku al "Lingvaj agordoj" kaj tiam al "Lingvoj". Malfermu la falliston "Uzantinterfaco" kaj elektu la lingvon ĵus instalitan de vi. Se vi preferas, faru same por la agordo "Lokaĵara agordo", "Apriora valuto", kaj "Aprioraj lingvoj por dokumentoj".

Modifinte tiujn agordojn, alklaku al Akcepti. La dialogo fermiĝos, kaj vi vidos mesaĝon informi vin ke viaj ŝanĝoj aktiviĝos nur post fermo kaj remalfermo de LibreOfficeDev (memoru eliri el QuickStarter, se ĝi estas startigita).

Je la sekva fojo kiam vi startigos je LibreOfficeDev, ĝi komenciĝos en a lingvo kiun vi ĵus instalis.

----------------------------------------------------------------------
Problemoj dum programlanĉo
----------------------------------------------------------------------

Malfacilaĵoj dum lanĉado de LibreOfficeDev (ekz. aplikaĵoj pendas) samkiel problemoj pri la ekranvidigo ofte estas kaŭzataj de la grafikkarta pelilo. Se ĉi tiaj problemoj okazas, bonvolu ĝisdatigi vian grafikkartan pelilon aŭ klopodu uzi la grafikan pelilon liveritan kun via mastruma sistemo. Malfacilaĵoj vidigante 3D-ajn objektojn ofte solveblas per malaktivigo de la agordo "Uzi OpenGL" sub 'Iloj - Agordoj - LibreOfficeDev - Vido - 3D-a vido'.

----------------------------------------------------------------------
Fulmklavoj
----------------------------------------------------------------------

Nur fulmklavoj (klavaj kombinaĵoj) neuzataj de la mastruma sistemo estas uzeblaj en LibreOfficeDev. Se klava kombinaĵo en LibreOfficeDev ne funkcias kiel priskribita en la Helpo de LibreOfficeDev, kontrolu ĉu tiu kombinaĵo jam estas uzata de la mastruma sistemo. Por solvi tiajn konfliktojn, vi povas ŝanĝi la klavojn atribuitajn de via mastruma sistemo. Alie, vi povas ŝanĝi preskaŭ iun ajn klavan atribuon en LibreOfficeDev. Por plia informo tiutema, vidu la Helpon de LibreOfficeDev aŭ de via mastruma sistemo.

----------------------------------------------------------------------
Dosiera ŝlosado
----------------------------------------------------------------------

Dosiera ŝlosado estas apriore enŝaltita en LibreOfficeDev. Ĉe reto kiu uzas la protokolon Network File System (NFS), la ŝlosdemono por NFS-klientoj estu aktiva. Por malŝalti dosieran ŝlosadon, redaktu la skripton soffice kaj ŝanĝu la linion "export SAL_ENABLE_FILE_LOCKING" al "# export SAL_ENABLE_FILE_LOCKING". Se vi malŝaltas dosieran ŝlosadon, la skriba aliro de dokumento ne estas limigata al la uzanto kiu unue malfermanas la dosieron.

----------------------------------------------------------------------
Grafika rendimento
----------------------------------------------------------------------

Apriore, LibreOfficeDev preferas belaspektajn grafikaĵojn ol rapido. Se vi spertas malrapidajn grafikojn, eble helpus malŝalti je 'Iloj - Agordaĵoj - LibreOfficeDev - Vido - Uzi glatigo'.

----------------------------------------------------------------------
Gravaj notoj pri alireblo
----------------------------------------------------------------------

Por plua informo pri la aliraj funkcioj en LibreOfficeDev, legu je http://www.libreoffice.org/accessibility/

----------------------------------------------------------------------
Subteno de uzantoj
----------------------------------------------------------------------

La ĉefa subtena paĝo http://www.libreoffice.org/support/ proponas diversajn eblojn por helpi pri LibreOfficeDev. Via demando eble jam estas respondita - serĉu en la Komunuma Forumo ĉe http://www.documentfoundation.org/nabble/ aŭ serĉu la retpoŝtlisto 'users@libreoffice.org' ĉe http://www.libreoffice.org/lists/users/. Alie, vi povas sendi demandojn al users@libreoffice.org. Se vi preferas aliĝi al la listo (por ricevi respondojn), sendu vakan retpoŝton al: users+subscribe@libreoffice.org.

Ankaŭ serĉu la sekcion Oftaj Demando ĉe http://www.libreoffice.org/faq/.

----------------------------------------------------------------------
Raporti erarojn kaj problemojn 
----------------------------------------------------------------------

Nia mekanismo por raporti, spuri kaj solvi cimojn nuntempe estas Bugzilla, afable gastigata ĉe https://bugs.libreoffice.org/. Ni rekomendas al ĉiuj uzantoj senti sin rajtigita kaj bonvena raporti problemojn kiuj povus ekesti ĉe via specifa platformo. Energia raportado de problemoj estas iu el la plej gravaj kontribuoj kiun la uzantaro povas fari al la daŭra evoluo kaj plibonigo de LibreOfficeDev.

----------------------------------------------------------------------
Ekokupiĝi 
----------------------------------------------------------------------

La Komunumo de LibreOfficeDev tre avantaĝus de via aktiva partopreno en la evoluo de ĉi tiu grava liberfonta projekto.

Kiel uzanto, vi jam estas valora parto de la evoluiga procedo de la programaro, kaj plaĉas al ni kuraĝigi vin preni eĉ pli aktivan rolon cele al fariĝi longdaŭra kontribuanto al la komunumo. Bonvolu aliĝi kaj rigardi la paĝon por uzantoj ĉe: http://www.libreoffice.org/contribution/

Kiel komenci
----------------------------------------------------------------------

La plej bona maniero por ekkontribui estas por subskribi al unu aŭ pluraj el la dissendolistoj, spektu dum periodo, kaj iom post iom uzu la retpoŝtajn arĥivojn por alkutimigi vin mem kun la multaj el la temoj kovritaj ekde kiam la fonta kodo de LibreOfficeDev estis liberigita en oktobro 2000. Kiam vi estas komforta, kion vi bezonas fari, simple estas sendi retpoŝtan mem-prezenton kaj simple ensalti. Se vi konas la Malfermfontajn Projektojn, inspektu nian liston de Farendaĵoj kaj vidu ĉu ekzistas io, pri kio plaĉus al vi helpi 

Aboni
----------------------------------------------------------------------

Jen kelkaj dissendolistoj al kiuj vi povas aliĝi http://www.libreoffice.org/contribution/

* Novaĵoj: announce@openoffice.org *rekomendita por ĉiuj uzantoj* (nedensa trafiko) 
* Ĉefa uzantolisto: users@global.libreoffice.org *facilas aŭskulti diskutojn* (peza trafiko)
* Merkatado: marketing@global.libreoffice.org *preter evoluigado* (fariĝas pli peza)
* Ĝenerala listo por programistoj: libreoffice@lists.freedesktop.org (multa trafiko)

Aliĝi al unu aŭ pluraj projektoj
----------------------------------------------------------------------

Vi povas fari grandajn kontribuojn al ĉi tiu grava malfermfonta projekto, eĉ se vi havas limigitan programaran dezajnan aŭ kodigan sperton. Jes, vi!

Ni esperas, ke vi ĝojos labori per la nova LibreOfficeDev 4.3 kaj kuniĝu kun ni interrete.

La komunumo de LibreOffice

----------------------------------------------------------------------
Uzita / modifita fontkodo
----------------------------------------------------------------------

Partoj kopirajto 1998, 1999 James Clark. Partoj kopirajto 1996, 1998 Netscape Communications Corporation.